Kripo, kruco kaj krono
Prakatastrofo
Ĉiam denove furiozas katastrofoj en nia mondo. Pro la cunamo en decembro 2004 mortis pli ol 160 mil homoj; la drono de Titanic postulis 1522 homajn vivojn, la dua mondmilito postlasis 50 milionojn da mortigitoj. Tamen la prakatastrofo estis la origina peko en la ĝardeno Eden, en la paradizo. Ĝi estas la kaŭzo de ĉiuj aliaj katastrofoj, kiuj iam ajn okazis ie en la mondo. La unua peko okazigis disdividon de la homo disde Dio. Kaj sen Dio la homo falas en la vorticon de eterna perditeco. Se Dio tolerus en la ĉielo unu nuran pekon, do ankaŭ la sufero kaj la morto envenus tien, kaj tion Dio ne volas.
Tio rompas la koron de Dio: la homoj, kiujn Li kreis kaj ilin amas, deturnis sin de Li. Tiamaniere ili akiris por si la morton. Ni diras proverbe: „Neniu planto kreskas kontraŭ la morto.” Eĉ neniu herbo en la ĝardeno Eden! Tamen, probable Dio havas iun medikamenton?
La helpo de Dio – Li sendis sian Filon
Tamen Dio jam en la ĝardeno Eden havis sian savoplanon kaj ĝin anoncis – kvankam tiam ankoraŭ tre kodite – jam tuj post la origina peko: „Kaj mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon” (1.Moseo 3,15). En la neniam finiĝinta ĉeno de profetaj eldiroj ĉiam denove estas atentigite pri la venonta Savanto, kiel ekzemple:
•
Publication Date: 08-19-2018
All Rights Reserved
Dedication:
Ĉiam denove furiozas katastrofoj en nia mondo. Pro la cunamo en decembro 2004 mortis pli ol 160 mil homoj; la drono de Titanic postulis 1522 homajn vivojn, la dua mondmilito postlasis 50 milionojn da mortigitoj. Tamen la prakatastrofo estis la origina peko en la ĝardeno Eden, en la paradizo. Ĝi estas la kaŭzo de ĉiuj aliaj katastrofoj, kiuj iam ajn okazis ie en la mondo. La unua peko okazigis disdividon de la homo disde Dio. Kaj sen Dio la homo falas en la vorticon de eterna perditeco. Se Dio tolerus en la ĉielo unu nuran pekon, do ankaŭ la sufero kaj la morto envenus tien, kaj tion Dio ne volas.
Tio rompas la koron de Dio: la homoj, kiujn Li kreis kaj ilin amas, deturnis sin de Li. Tiamaniere ili akiris por si la morton. Ni diras proverbe: „Neniu planto kreskas kontraŭ la morto.” Eĉ neniu herbo en la ĝardeno Eden! Tamen, probable Dio havas iun medikamenton?...